Xi Jinping, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, subskribis ordonon por laŭdi du elstarajn armeajn unuojn kaj du individuojn.
Oficejo de la Departemento pri Disvolvado de Ekipaĵoj de la Centra Milita Komisiono kaj unuo de trupo 92730 de la Popola Liberiga Armeo ricevis menciojn de unuaklasa merito.
Zhang Xiongwei, profesoro de la Armea Inĝenieria Universitato de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj Zhang Jianning, altranga neŭrokirurgia kuracisto kaj profesoro de la Ĝenerala Hospitalo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, ricevis menciojn de triaklasa merito en defend-rilata scienco kaj teknologio.