Usonaj amaskomunikiloj maltrankviliĝis pri usona livero de grapoltipa municio al Ukrainio
Mirinda Publikigita: 2023-07-13 15:43:06

Lastatempe la usona registaro anoncis liveri novan militan helpon al Ukrainio, inkluzive de grapoltipa municio, kiu estas difinita de usona leĝo kiel malpermesita amasdetrua armilo. En la 11-a de julio la nacia publika radio NPR raportis, ke en Laoso, la neeskplodigitaj  bombograpoloj lasitaj de la usona armeo dum la Vjetnama Milito nun ankoraŭ mortigas multajn civilulojn.

La raporto diris, ke laŭ donitaĵoj de la usona Ministerio pri Defendo, de 1964 ĝis 1973 Usono lanĉis 580 000 bombadojn en Laoso kaj ĵetis du milionojn da tunoj de bomboj, inkluzive de bombograpoloj. Dum la Vjetnama Milito, bombograpoloj de la usona armeo mortigis preskaŭ 50 000 civilulojn en Laoso, Vjetnamio kaj Kamboĝo. En Laoso preskaŭ 80 milionoj da bombograpoloj de la usona armeo ne eksplodis. Nur 1% de tiuj bombograpoloj estis likviditaj kaj 20 000 homoj mortis pro tio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree