Kial pintkunveno de NATO refoje ĉantaĝis Ĉinion?
Mirinda Publikigita: 2023-07-13 17:35:57

La 12an de julio laŭ la loka tempo en Litovio fermiĝis la pintkunveno de NATO. La komuna komuniko de la pintkunveno menciis Ĉinion pli ol dek fojojn kaj refoje diris, ke Ĉinio konsistigas “sisteman defion” al sekureco de Eŭropo-Atlantiko. Kompare kun dokumentoj de strategia koncepto aprobita en la pintkunveno de NATO okazigita en Madrido junie de 2022, la kvanto de apero de “Ĉinio” en la komuniko evidente pliiĝis kaj la sinteno estis pli aroganta.

Kial NATO refoje ĉantaĝis Ĉinion? Ĝi estas la plej granda milita alianco en la mondo kaj ĝia fundamenta movforto estas trovi rivalon. Laŭ la dokumentoj de “strategia koncepto” en variaj versioj de NATO post la Malvarma Milito, ĉiu novigo de la dokumento estis kunordigita laŭ strategioj de Usono kaj montras strategian bezonon de Usono. Post enoficiĝo de Joe Biden, la registaro erare metis Ĉinion kiel “plej gravan rivalon de strategia konkurenco” kaj klare prezentis, ke la Hind-Pacifika Strategio bezonas partoprenon de NATO.

Ĝis nun sub premo de Vaŝingtono, NATO jam ne estas plu proparolanto de la sekureco de Eŭropo, sed servas kiel protektanto de interesoj de Usono. Ĝi senracie akuzis Ĉinion pri “sistema defio” al sekureco de Eŭropo-Atlantiko, kio eble ne estis aprobita de multaj ĝiaj membroj. Tamen NATO mem estas “sistema defio”. Tion la mondo devas vigele atenti. NATO, ignorante la Sekurecan Konsilion de UN, lanĉis militojn en Sirio kaj aliaj suverenaj landoj, kio mortigis grandan nombron da civiluloj kaj delokis dekmilionojn da homoj.

Laŭ plej nova raporto, estis frogita la ŝlosila obstaklo por aliĝo de Svedio al NATO. Tio signifas, ke NATO refoje etendiĝos.

Fakte en interno de NATO ekzistas ankaŭ kontraŭaj voĉoj pri ĝia etendiĝo al Azi-Pacifiko. Ekzemple franca prezidento Emmanuel Macron iam klare oponis kontraŭ establo de agentejo en Japanio. Franca oficisto diris, ke NATO servas por protekti Usonon kaj Eŭropon kaj ne taŭgas establi agentejon en Azi-Pacifiko. Tiuj raciaj voĉoj estas aŭskultindaj kaj konsiderindaj por membroj de NATO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree