Komerco de Ĉinio kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 9,8%
Mirinda Publikigita: 2023-07-13 15:40:48

Ĵaŭde en la gazetara konferenco pri ekstera komerco de Ĉinio en la unua duono de 2023, proparolanto de la Ĝenerala Administracio de Doganoj Lv Daliang diris, ke en la unua duono de 2023 la internacia merkato de ekstera komerco de Ĉinio estis pli diversigita, malferma platform ludis evidentan rolon kaj verda industrio estis plena de movforto.

De januaro ĝis junio entute 540 000 entreprenoj pri ekstera komerco havis efikajn atingojn en importado kaj eksportado, kreskante je 6,9% kompare kun la sama periodo de 2022. Sub premo de ekstera komerco, Ĉinio forte ekspluatis emerĝantan merkaton, kreis altnivelan malferman platformon, kulturis avantaĝajn industriojn kaj senĉese kunigi novan movforton de ekstera komerco. En la unua duono de 2023, la komerco de Ĉinio kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 9,8%. La proporcio en totala sumo de importado kaj eksportado kreskis ĝis 34,3%. Samperiode la komerco kun latinamerika kaj afrika merkatoj kreskis respektive je 7% kaj 10,5%. La internacia merkato estas pli diversigita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree