Doganaj donitaĵoj de Ĉinio montris ĵaŭde, ke en la unua duono de 2023, la totalo de importado kaj eksportado de la lando pliiĝis je 2,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro laŭ juana kalkulo.
Laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj, dum la periodo de januaro ĝis junio, la mportado kaj eksportado de varoj de la lando superis 20 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 2,8 duilionojn da usonaj dolaroj) por la unua fojo.
La donitaĵoj montris, ke eksportado kreskis je 3,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 11,46 duilionoj da juanoj, dum importado malpliiĝis je 0,1% kompare kun kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 8,64 duilionoj da juanoj.
La ĉina ekonomio ĝenerale bone tendencis malgraŭ severa kaj kompleksa ekstera medio, dum la kvanto kaj kvalito de ĝia ekstera komerco pliboniĝis daŭre kaj konforme al atendoj en la unuaj ses monatoj de la jaro.