Ĉina ambasadoro al Usono Xie Feng merkrede urĝis Vaŝingtonon klopodi por restarigi la militajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono
Xie diris tion al usona helpministro pri defendo Ely Ratner, kun kiu la veterana diplomato renkontiĝis laŭ invito.
Laŭ Xie, konservi sanajn kaj stabilajn rilatojn konformas al la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Usono. La tri principoj de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro prezentitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping estas fundamentaj por bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en la nova epoko.
Xie eksplikis pozicion de Ĉinio pri la rilatoj inter la du landoj kaj inter la du armeoj. Li urĝis Usonon regi malkonsentojn per konkreta agado kaj diris, ke Usono devas singarde trakti gravajn kaj sentivajn demandojn kiel la tajvanan demandon laŭ la principoj enskribitaj en la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn kaj labori kun Ĉinio por laŭgrade revenigi interŝtatajn kaj interarmeajn rilatojn al ĝusta vojo.
La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna zorgo.