Wang Yi: ASOAL kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plifortigi kunlaboron kaj kune trakti defiojn
Yu Publikigita: 2023-07-14 16:27:25

Altranga ĉina diplomato Wang Yi diris ĵaŭde, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plifortigi sian kunlaboron kaj kune trakti defiojn.

Dum ĉeesto al la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la ASOAL Plus Tri (APT), direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj Wang Yi diris, ke la APT estas unu el la plej maturaj mekanismoj por orient-azia regiona kunlaboro.

Li alvokis la regionajn landojn antaŭenpuŝi ekonomian renormaliĝon kaj diris, ke Ĉinio liveris subtenon por ekonomia kaj teknologia kunlaboro sub Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj helpis al landoj de la ASOAL plialtigi kapablojn efektivigi la liberkomercan interkonsenton RAEP.

Wang urĝis la regionajn landojn antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon kaj diris, ke Ĉinio liveris medicinajn provizaĵojn kaj ankaŭ helpon al krizokaza rizorezervo kaj malriĉec-mildiga kunlaboro.

Li ankaŭ vokis al la regionaj landoj rekomenci personarajn interŝanĝojn. La altranga ĉina diplomato alvokis pliigon de komercaj flugoj inter landoj en la regiono kaj ordan rekomencon de enira turismo.

Wang faris tri proponojn por la venonta etapo de APT-kunlaboro.

Unue, persistu en malfermo kaj kunlaboro, kaj akcelu la procezon de regiona integriĝo. Wang diris, ke la regionaj landoj devas preni la plenan validiĝon de RAEP kiel okazon. Li alvokis subteni la aliĝon de Honkongo al RAEP kiel unu el la unua aro da membroj kaj diris, ke Ĉinio subtenas la konstruadon de stabila, glata kaj kompare avantaĝa regiona produkta kaj proviza ĉensistemo.

Due, ili persistu en komuna sekureco kaj kontinue plialtigu la efikecon de krizokaza respondo. Wang diris,ke Ĉinio daŭre donos mondonacon al APT-mekanismo de krizokaza rizorezervo, plifortigos la inform-sistemon de manĝaĵa sekureco de la ASOAL kaj pli bone gardos regionan manĝaĵan sekurecon.

Trie, persistu en la ĉefa rolo de novigo kaj plene ekspluatu la potencialon de daŭripova disvolviĝo. Wang diris, ke Ĉinio subtenas la deklaron de la AOSAL pri disvolvado de la ekosistemo de elektraj veturiloj de APT kaj plu antaŭenigos kunlaboron en kampoj de malriĉec-mildigo, interŝanĝoj de vilaĝaj oficialuloj kaj kampara disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree