Proparolanto: Elbari Ĉinion nome de "senriskigo" nur kreas riskojn
Yu Publikigita: 2023-07-14 18:35:41

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio Wang Wenbin diris ĵaŭde, ke elbari Ĉinion en la nomo de "senriskigo" estas forĵeti ŝancojn, stabilecon kaj disvolviĝon, tia ago povas nur krei kaj disvastigi riskojn, kaj neniu profitos el ĝi.

Wang faris la rimarkojn post kiam iuj usonaj kaj eŭropaj oficialuloj rekomendis "senriskigon" el Ĉinio antaŭ nelonge.

"Kiam oni parolas pri 'senriskigo', oni devas scii, kiaj estas la riskoj kaj de kie ili venas," diris Wang.

Li aldonis, ke Ĉinio ludis gravan rolon en la respondo al la azia financa krizo kaj la internacia financa krizo. Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, la vizion de la homa komunumo kun komuna estonteco, kaj sin devontigas al solvado de internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj.

Wang diris, ke Ĉinio estas sendube forto por stabileco, fonto de certeco kaj faktoro de antaŭvidebleco, kiam la mondo spertas ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj ke Ĉinio alportas ŝancojn, sed ne riskojn, kaj ke iu ajn rigardanta Ĉinion kiel la fonton de riskoj malĝustigas sian celon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree