Ĉinio publikigis regularon pri konsula protekto kaj asistado
Yu Publikigita: 2023-07-14 21:19:10

Ĉina ĉefministro Li Qiang subskribis ordonon de la Ŝtata Konsilio publikigi regularon pri konsula protekto kaj asistado en Ĉinio.

La regularo konsistanta el 27 artikoloj validiĝos la 1an de septembro 2023, laŭ oficiala deklaro.

La deklaro diris, ke kun vastiĝo de la internaciaj interŝanĝoj de Ĉinio, la postulo de la popolo pri bona eksterlanda publikservo de la registaro rapide kreskas, kaj plifortigo de konsula protekto kaj asistado fariĝis pli urĝa kun la ŝanĝiĝoj en la internacia sekureca medio kaj la kresko de tradiciaj kaj ne-tradiciaj sekurecaj defioj.

Laŭ la deklaro, la publikigo de la regularo helpos fari konsulan protekton kaj asistadon de la lando pli leĝbaza, instituciigita kaj normigita.

La publikigo de la regularo donas detalan priskribon pri la respondecoj de enlandaj institucioj kun personaro postenigita eksterlande kaj la memprotektaj devoj de eksterlandaj ĉinaj civitanoj, juraj personoj kaj nekorporaciigitaj organizoj en la kampo de konsula protekto kaj asistado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree