Wang Yi faris proponon pri sekureco kaj stabileco en Azi-Pacifiko
Yu Publikigita: 2023-07-15 14:43:39

Altranga ĉina diplomato Wang Yi vendrede faris tri-punktan proponon pri konservo de sekureco kaj stabileco en Azi-Pacifiko.

Wang, direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj, diris en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Regiona Forumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ke la kuranta jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de tiu ĉi forumo.

Wang diris, ke kiel la sekureca mekanismo kun la plej vasta amplekso en la azi-pacifika regiono, la forumo persiste efektivigis sekurecajn dialogojn kaj kunlaboron, kaj kontribuis al regiona paco kaj stabileco. Li aldonis, ke por konservi sekuran kaj stabilan strategian strukturon en la azi-pacifika regiono, Ĉinio volontas fari la proponon.

Unue, persistu en malfermo kaj inkluziveco kaj antaŭenigu komunan sekurecon. Wang alvokis konsideri la aspirojn kaj interesojn de ĉiuj partioj, kaj preni la vojon de komuna sekureco per vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj.

Due, konservu regionajn regulojn kaj antaŭenigu universalan sekurecon. Wang diris,ke la Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro en Sudorient-Azio (TAK), kies celoj kaj principoj tre konformas al tiuj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, kaj la Bandunga Spirito, konsistigas la normon regantan interŝtatajn rilatojn de regionaj landoj.

Trie, profundigu pragmatan kunlaboron kaj realigu kunlaboran sekurecon. Wang sugestis, ke regionaj landoj utiligu kunlaborajn projektojn por injekti novan viglecon en konfid-starigajn rimedojn kaj preventan diplomation en diversaj kampoj. Li alvokis kunlaboron en malpli sentivaj kampoj kaj klopodojn por kreskigi komunajn sekurecajn interesojn kaj akceli sekurecan reciprokan konfidon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree