Wang Yi: Ĉinio kaj EU plifortigu komunikadon kaj profundigu kunlaboron
Yu Publikigita: 2023-07-15 14:46:52

Altranga ĉina diplomato Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas plifortigi komunikadon, pliigi konfidon kaj profundigi kunlaboron, kio konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj.

Wang, direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj, faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun alta reprezentanto pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko de la EU Josep Borrell flanke de la kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-aziaj Landoj vendrede en Ĝakarto.

Wang diris, ke ne ekzistas fundamenta konflikto de interesoj inter Ĉinio kaj la EU, ĉar ambaŭ flankoj rekomendas multflankismon, subtenas mondan multpolarizon kaj pli grandan demokration en internaciaj rilatoj kaj ankaŭ la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj en ĝia kerno.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU. Li urĝis la EU plue fari klaran sian pozicion pri la strategia partnereco inter la du flankoj kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn sur la nuna bazo.

Borrell diris, ke Ĉinio unue estas grava partnero de la EU, kaj ĉi tiu difino estas tre klara kaj certa. La EU volas subteni fortan komunikadon kun Ĉinio kaj disvolvi konstruemajn, stabilajn kaj longtempajn rilatojn.

Pri la tajvana demando, Borrell diris, ke la EU firme sin dediĉas al la politiko pri unu Ĉinio, kies kerna konotacio estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano ne estas lando. La EU neniam subtenis "tajvanan sendependecon".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree