Salomona ĉefministro vizitis Ĉinion por grava afero
Yu Publikigita: 2023-07-15 14:41:34

"Tio estas bona ekzemplo por referenco," diris salomona ĉefministro Manasseh Sogavare en la 13a de julio, kiam li vizitis te-kulturan vilaĝon Huanglongxian en Nanjing, Jiangsu-provinco kaj informiĝis, ke la vilaĝo riĉiĝis per kulturado de teo. Lia sekva halto estis Guangdong-provinco, kiu estas unu el la ĉinaj provincoj plej proksimaj al Salomonoj. La plimulto de ĉindevenuloj en Salomonoj venas de Jiangmen, Guangdong.

Tio estis lia dua vizito al Ĉinio depost la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Salomonoj en 2019. Dum la vizito, Ĉinio kaj Salomonoj oficiale starigis ampleksan strategian partnerecon de reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo por la nova epoko. La salomona ambasadorejo en Ĉinio oficiale malfermiĝis. Sogavare diris, ke Salomonoj senŝanĝe disvolvos rilatojn kun Ĉinio. Lia firma sinteno devenas de tio, kion li vidis kaj sentis.

Posttagmeze de la 10a de julio, dum renkontiĝo kun Sogavare, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la politiko de Ĉinio pri pacifikaj insul-landoj  sin tenas je la "kvar plenaj aspektoj". Analizantoj opinias, ke tio estas tre kondensita versio de la longtempa politiko de Ĉinio pri pacifikaj insul-landoj, kiu povas esti resumita kiel egala kunekzisto, kungajna kunlaboro, kultura kunfandiĝo kaj inkluziva disvolviĝo. Tio ankaŭ reflektas la principon, kiun Ĉinio ĉiam sekvas en siaj eksterlandaj interŝanĝoj – reciproka respekto kaj egaleco inter landoj kun malsamaj grandecoj. Sogavare diris, ke starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estas ĝusta elekto farita de la salomona flanko. Ĉinio donas grandan gravecon al la postuloj de pacifikaj insul-landoj tute malsame ol aliaj ĉefaj landoj.

En la unua Altnivela Konferenco de la Forumo pri Tutmonda Agado por Komuna Disvolviĝo okazigita en Pekino, Sogavare diris, ke elradikigo de malriĉeco postulas plifortigon de ekonomia kapablo per altkvalitaj bazaj instalaĵoj, kaj Ĉinio estas la plej granda infrastruktura partnero de lia lando. Hodiaŭ la ĉefa stadiono konstruita sub la helpo de Ĉinio por la Pacifika Sportkonkurso en 2023 staras en Honiaro, la ĉefurbo de Salomonoj, fariĝante mejloŝtona konstruaĵo en la regiono. Multaj homoj lasis mesaĝojn en sociaj retejoj, esprimante dankon al Ĉinio.

En septembro 2019, Salomonoj oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio surbaze de la principo de unu Ĉinio. En la pasintaj kvar jaroj, Salomonoj profitis de la rapida disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Dum la vizito de Sogavare al Ĉinio, la du landoj subskribis multajn dokumentojn de duflanka kunlaboro pri disvolvado, komerco, civila aviado, dogano, meteorologio kaj tiel plu, profundigante praktikan kunlaboron. Li ankaŭ vizitis la provincojn Jiangsu kaj Guangdong. Per celata komunikado kaj kunlaboro, la kunlaboro inter Ĉinio kaj Salomonoj iom post iom etendiĝas de la centra nivelo al la loka nivelo, plibonigante la komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree