Donitaĵoj de la Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Fabrikoj montris, ke en la unua duono de tiu ĉi jaro, la aŭtomobila eksportado de Ĉinio pliiĝis je 75,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, konservante la tendencon de forta kresko.
La asocio diris, ke dum la periodo, la lando eksportis 2,14 milionojn da aŭtomobiloj. Inter la totalo, la eksportado de nov-energiaj veturiloj sumiĝis je 534 000, pliiĝante je 160% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
La eksportado de pasaĝeraj veturiloj de Ĉinio kreskis je 88,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 1,78 milionoj da ekzempleroj en la sama periodo, dum ĝia eksportado de komercaj veturiloj pliiĝis je 31,9% ĝis 361 000 veturiloj.