Xi emfazas antaŭenigon de altkvalita disvolviĝo de laboro pri retsekureco kaj informadikigo
Yu Publikigita: 2023-07-16 17:50:23

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la bezonon ĝisfunde efektivigi la gravajn gvidliniojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri potencigo de la forto de Ĉinio en retspaco kaj vigle antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de la laboro pri retsekureco kaj informadikigo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn lastatempe en sia instrukcio pri la laboro de retsekureco kaj informadikigo.

Xi diris, ke depost la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, Ĉinio atingis gravan progreson en la laboro pri retsekureco kaj informadikigo, kun ĉiuflanke plifortigita gvidado de la partio al la laboro. Li diris, ke Ĉinio starigis sistemon pri integriĝa retspaca administrado, kaj ĝia sistemo kaj kapablo pri retsekureco konstante pliboniĝis.

Xi diris, ke la lando akcelis siajn klopodojn por levi memfidon kaj forton en scienco kaj teknologio dum plifortigo de laŭleĝa regado de retspaco, kaj ke novaj paŝoj estis faritaj por potencigi la forton de Ĉinio en retspaco. Li aldonis, ke la grava rolo de la laboro pri retsekureco kaj informadikigo estas pli kaj pli elstara en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree