Forumo de Ĉinio kaj ASOAL fokusiĝis al kunlaboro pri daŭripova disvolviĝo
Yu Publikigita: 2023-07-16 18:17:50

Internacia Forumo pri Novigo kaj Kunlaboro por Daŭripova Disvolviĝo de Ĉinio kaj la Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) 2023 finiĝis sabate en la turisma urbo Guilin en la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio.

La tri-taga okazaĵo altiris partoprenantojn el Ĉinio kaj membroj de la ASOAL, kaj reprezentantojn de internaciaj organizoj, entreprenoj kaj esplorinstitucioj.

Partoprenantoj interŝanĝis opiniojn en la forumo pri temoj kiel transigo de verda teknologio, turismaj urboj kaj sperto pri konstruado de naciaj novigaj demonstraj zonoj por efektivigo de Celoj de Daŭripova Disvolviĝo.

"Ĉi tio estas konkreta rimedo prenita de la ĉina registaro por efektivigo de la Celoj de Daŭripova Disvolviĝo de la UN," diris Zhu Xuehua, oficialulo de la Ministerio pri Scienco kaj Teknologio de Ĉinio. "Ĝis nun, Ĉinio starigis 11 tiajn novigajn demonstrajn zonojn por serĉi solvojn al daŭripova kresko."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree