Ĉinio atingis riĉan rikolton de somera greno
Yu Publikigita: 2023-07-16 17:32:48

Oficialaj donitaĵoj montris sabate, ke Ĉinio vidis plian jaron kun riĉa rikolto de somera greno malgraŭ la influo de malfavora vetero.

La somera grenprodukto de la lando kalkuliĝis al 146,13 milionoj da tunoj ĉi-jare, malpliiĝante je 0,9% aŭ 1,27 milionoj da tunoj kompare kun la lasta jaro, laŭ la Nacia Statistika Buroo.

"La riĉa rikolto de somera greno metos solidan fundamenton por stabiligi jaran grenprodukton, kaj donos fortan subtenon por antaŭenigi daŭran ekonomian renormaliĝon," diris Wang Guirong, oficialulo el la buroo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree