Đoàn Đình Tới: Ju pli Ĉinio disvolviĝas, des pli oportunoj estas por ni
Ĝoja Publikigita: 2023-07-17 07:06:49

Đoàn Đình Tới, vjetnamo loĝanta en ĉina suda Guangxi-a Ĝŭang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, longtempe laboras pri komerco inter Vjetnamio kaj Ĉinio. Lastajn jarojn sekve de ĉina disvolviĝo lia afero kontinue plivastiĝis.

Đoàn Đình Tới lernis en Sudokcidenta Forstokultura Universitato en ĉina suda provinco Yunnan, kie li restis sep jarojn por lernado, tial Yunnan estas la loko, kiun li tre ŝatas. "Por mi Yunnan estas mia dua hejmloko. Sen helpo kaj zorgo de instruistoj kaj kunlernantoj mi ne povus glate fini la lernadon en universitato."

Li kaj kunlernantoj komune partoprenis en konkurso pri entreprenado, serĉis komercan oportunon, kaj gajnis la unuan "barelon de oro"… tiel komenciĝis lia revo de entreprenado. "Komence mi faris negocon de juveloj, mi prenis juvelojn en Vjetnamio, poste vendis ilin en Ĉinio. En 2008 mi komencis eksport-importadon de agrikulturaj produktoj, ĉar favoraj politikoj de kaj Vjetnamio kaj Ĉinio multe helpis min, ankaŭ lokaj registaroj donis subtenon, tial mi tuj komencis la negocon."

Nun granda nombro da ĉinaj agrikulturaj produktoj, inkluzive de cepoj, vinberoj, pomoj kaj terpomoj, eniris en vjetnamajn bazarojn per entrepreno de Đoàn Đình Tới, kaj vjetnamaj produktoj, kiel fruktoj de durio, akvomelonoj, mangostanoj, avokadoj kaj tapiokoj, kontinue eniris en ĉinajn familiojn danke al la entrepreno de Đoàn Đình Tới. Rememorante sian entreprenadon en Ĉinio, Đoàn Đình Tới diris, ke li restas en la lando pro kaj la ĉinaj bonaj cirkonstancoj por entreprenado kaj ĉina ekonomia disvolvo. En la pasintaj kelkaj jaroj vjetnamaj konsumantoj pli kaj pli multe akceptis ĉinajn produktojn, tial li havas pli bonan antaŭvidon pri la granda komerca oportuno de la duflanka komerco. "Ĉiuj ĉinaj produktoj estas bonkvalitaj kaj bonvenigataj kaj en Vjetnamio kaj en aliaj sudorientaziaj landoj."

Đoàn Đình Tới plenas de fido pri la estonteco kaj pretas longtempe resti en Ĉinio. Nun li okupiĝas pri fondo de nova kompanio por pluapaŝe plivastigi sian negocon.

Ĉinio kaj Vjetnamio havas profundan tradician amikecon. Lastajn jarojn profundiĝis kontinue kunlaboro ekonomia kaj komerca inter Ĉinio kaj Vjetnamio, kaj Ĉinio kontinue estas la unua granda komerca partnero de Vjetnamio de multaj jaroj. En 2022 la dulanda komerca sumo atingis 234,92 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 2,1% ol tiu en 2021. Đoàn Đình Tới esperis, ke estonte la du landoj profundigos kunlaboron sur multaj kampoj, ankaŭ Ĉinio pliboniĝos tagon post tago. "Ju pli Ĉinio disvolviĝas, des pli oportunoj estas por ni, kaj Vjetnamio ne povas apartiĝi de komerco kun Ĉinio."

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree