En la unua duono de 2023 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kreskis 5,5 procentojn ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. La 17an de julio Ĉina Statistika Buroo publikigis la datumojn.
La MEP de Ĉinio atingis 59,3 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 8,3 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unua duonjaro.
En la dua trimestro, la MEP de Ĉinio kreskis je 6,3% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.