La 17an de julio proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning prezidis gazetaran konferencon. Iu raportisto demandis pri la interparolo de Xie Zhenhua, ĉina speciala sendito pri klimata ŝanĝiĝo, kaj lia usona paralelulo John Kerry.
Pri tio Mao Ning diris, ke klimata ŝanĝiĝo estas komuna defio de la homaro. Post interkonsiliĝo speciala sendito de usona prezidento pri klimata ŝanĝiĝo John Kerry vizitas Ĉinion de la 16a ĝis la 19a de julio. Ĉinio efektivigos spiriton atingitan de la du ŝtatestroj en Balio kaj profunde interŝanĝos opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo kun Usono por kune respondi al la defio kaj profitigi la du popolojn.