Filino, paĉjo estas sendita de hejmlando
Ĝoja Publikigita: 2023-07-17 07:17:32

La 4-a de julio, 2023, marde, pasanta pluvo.

Mi nomiĝas Hu Yangtao, estas membro de la 16a fakul-teamo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo konsistanta el medicinaj oficiroj. Mi venas de bela Nanchang, ĉefurbo de ĉina sudorienta provinco Jiangxi, kaj estas oftalmologo de la 908-a Hospitalo de la Popola Liberiga Armeo. Hodiaŭ estas mia 130-a tago en Tanzanio.

Mia edzino lastatempe donis taskon el lernejo de mia filino, nome mi leteru al mia 10-jara filino por festi ŝian dekan naskiĝtagon. La tasko vere malfaciligis min, ĉar mi multajn jarojn ne skribis leteron, tamen mi finplenumis ĝin. En fremda lando mi plej multe zorgas pri ŝi, kaj vere necesas memoro por ŝia deka naskiĝtago kaj ŝia kreskado. Jen mia letero.

Letero el la hejmo valoras dek mil pecojn da oro! Kara filino, tiu ĉi estas hejmletero trans montoj kaj riveroj, ankaŭ "donaco" el paĉjo al vi por festi vian naskiĝtagon. Paĉjo plenumas la taskon de la 16-a fakul-teamo konsistanta el medicinaj oficiroj en Tanzanio en orienta Afriko kaj okcidenta marbordo de la Hinda Oceano. Provizi afrikajn popolojn per kuraca kaj saniga servado estas la misio por defendi pacon kaj transsendi amikecon, ankaŭ estas la tasko honora kaj fiera. Sendita de la patrolando, paĉjo estas ne nur medicinisto sed ankaŭ amika sendito, kiu per reala ago bone rakontas ĉinajn historiojn kaj transigas amikecon inter Ĉinio kaj Afriko.

Kara filino, mi tre dankas vin pro via subteno, samtempe esperas, ke vi diligente lernos sciojn por fari pli da kontribuoj al la hejmlando en via plenaĝeco. Mi esperas dumvive esti via patrono, tamen paĉjo maljuniĝos, kaj vi kreskos kaj sendepende alfrontos la vivon, tial mi esperas, ke vi havos bonajn kutimojn utilajn al via tuta vivo.

La unua estas optimismo. Kiel diras la proverbo "ĝojo estas kutimo". Paĉjo esperas, ke mia filino estos knabino sunbrila, gaja kaj elstara. Optimismo fariĝos talismo por sukceso, sano kaj feliĉo en via vivo. Filino, en Afriko mi havas penigajn kondiĉojn de vivo, ankaŭ renkontas multajn malfacilojn. Sed mi opinias, ke sanigo kaj trankviligo de pacientoj estas devo de ĉiu kuracisto. La mondo estos pli bela kiam ĉiu kontribuus sian amon.

La dua estas memstara penso kaj ne honto pro lerno de ordinara homo. Paĉjo renkontis nesciitajn aferojn dum servado en aliaj landoj. Ekzemple, troviĝas iu paciento de kronika idiopatia urtikario vundita de ekino, kaj lia malsano ripetis, li ne resaniĝis. Mi konsultis dokumentojn ĉinajn kaj alilandajn, ankaŭ petis opiniojn de enlandaj fakuloj pri dermatolgio, poste mi ĝustatempe plibonigis kuracan metodon kaj fine resanigis lin.

Kaj la fina kutimo estas dankemo. Kompreni dankemon estas kaj kvalito de homo kaj respondeco por la socio. Mi povas helpi pacientojn kaj transigi amikecon inter Ĉinio kaj Afriko per scioj medicinaj danke al multjara kulturado de la lando kaj la armeo, mi dankas la landon kaj la armeon, ankaŭ miajn gepatrojn pro ilia diligenta edukado kaj nutrado. Same, kara filino, vi devas danki viajn instruistojn pro ilia instruado kaj neegoisma kontribuo.

Kara filino Chuyi, eble, vi, en la aĝo de dek jaroj, ne povas kompreni ĉion de la letero, sed mi kredas, ke dum kreskado vi iom post iom komprenos la veron de la vivo.    

Via paĉjo kun amo por ĉiam!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree