Orientlingvaj skribaĵoj en la verkoj de toskanaj renesancaj artistoj
Alessandra Madella Publikigita: 2023-07-17 04:52:35

Itala renesanco donis al ni plurajn ekzemplojn de artaĵoj dekoraciitaj per orientlingvaj skribaĵoj. Multaj troveblas en la verkoj de artistoj de la centra regiono Toskanio kaj en ĝi ĉefe de Florenco kaj Sieno, ambaǔ tiam gravaj centroj de orientaj studoj pro siaj trafikoj laǔ la Silka Vojo. La plej fama ekzemplo estas verŝajne la bronza pordego de la baziliko de Sankta Petro en Romo, skulptita inter 1433 kaj 1445 fare de la florenca arkitekto Antonio Averlino, plej bone konata per sia humanisma nomo Filarete (1400-1469). Ĝi enhavas skribaĵojn en la araba, armena, hebrea, persa kaj eble eĉ en la etiopa, krom en la greka kaj latina. De unu flanko, tio reflektas la vigle malferman medion de Florenco, en kiu poste filozofo Pico della Mirandola (1463-294) profunde pripensos la hebrean kabalon kaj lernos orientajn lingvojn por klopodi paceme unuigi judismon, islamismon kaj kristanismon. Filarete mem, post la falo de Konstantinopolo en 1453, laboris por ĝia konkeranto, la otomana sultano Mehmedo la 2-a, pri la konstruado de lia palaco Topkapi. De la alia flanko, tiuj orientaj skribaĵoj sur la pordego de la ĉefa baziliko de Romo povas esti legataj kiel deziro aneksi la delonge sendependajn Orientajn Kristanajn Ekleziojn sub papan kontrolon. Sed, kiel montras Christiane Esche-Ramshorn en sia libro ORIENT-OKCIDENTAJ ARTAJ INTERŜANĜOJ INTER ROMO, ARMENIO KAJ LA SILKA VOJO (East-West Artistic Transfer through Rome, Armenia and the Silk Road, 2021), la ekzisto de tiuj orientaj literoj estas komprenebla nur en la kunteksto de la vigla trafiko de luksaj varoj, arto kaj konoj, kiu iris de Ĉinio tra Mez-Oriento al italaj urboj.

1) Meze: Pico della Mirandola fare de Cosimo Rosselli


2) “Madonna Rucellai” de Duccio di Buoninsegna

Tiu influo de la Silka Vojo evidentas jam en la unua konata toskana artaĵo, kiu montras orientlingvajn skribaĵojn, la tiel dirita MADONNA RUCELLAI, pentrita  de Duccio  di Buoninsegna (ĉirkaǔ 1255-1318) de Sieno en 1285 por kapelo Bardi de baziliko Santa Maria Novella en Florenco. Ĝi estas nun konservata en la muzeo Uffizi de la sama urbo. Temas pri tiel dirita “majesto”, ĝenro de kristana pentraĵo kun la virgulino Maria sidanta surtrone, la infano Jesuo sur ŝia sino kaj pli malgrandaj anĝeloj ĉirkaǔ ili. Pseudo-arabaj skribaĵoj aperas en la aǔreoloj, vestoj kaj bordoj de la kurteno, kiujn la unua majstro de la siena skolo pentris per elegantaj lineoj kaj delikataj koloroj sur ora fono. Dudek jarojn poste, en 1316, Duccio denove inkludis similajn orientajn skribaĵojn en sian pentrajon de surtrona Madono kun Infano por la katedralo de San Cerbone de Massa Marittima, en provinco Grosseto de Toskanio. En ambaǔ kazoj, la fona kurteno estas luksa ora teksaĵo dekoraciita per motivo de krucoj kaj steloj, kiuj jam oftis de la komenco de la antaǔa jarcento en la iluminaĵoj de Kilikio, en la komerce tre aktiva okcidenta parto de la Silka Vojo.  

3) “Majesto” de Massa Marittima de Duccio di Buoninsegna

4) Iluminacio de Toros Roslin

Esche-Ramshorn komentas, ke eble por la normalaj vizitantoj de tiuj preĝejoj, la skribaĵoj estis nur ornamaĵoj, same kiel la bildoj de elegantaj silkaĵoj kaj koloraj teksaĵoj, kiuj beligis la religiajn pentraĵojn. Sed por la dominikanaj aǔ franciskanaj monaĥoj, kies misiistoj kutimis kopii la skribaĵojn de la Orientaj Kristanaj Eklezioj por lerni la lokajn lingvojn, ili havis specialan signifon. Dominikanaj misiistoj havis monaĥejojn en la plej gravaj komercaj centroj de la Okcidenta Silka Vojo, en Armenio kaj Kilikio, tra kiuj pasis granda parto de la trafiko de luksaj silkaĵoj de Ĉinio al Eǔropo. Italoj el Venecio kaj Ĝenovo estis la plej granda grupo da eǔropaj loĝantoj en la Mongola Imperio, kies vasala ŝtato Kilikio estis, sed ankaǔ toskanoj de Florenco, Pizo kaj Sieno tre aktivis. En 1300 florenca ambasadoro de la mongola ĥano vizitis la papon en Romo kun 100 mongoloj vestitaj en mirindaj silkaj vestoj. Ilia politika ambasado estis samtempe granda reklamo por la luksaj teksaĵoj pli kaj pli furorantaj en la eǔropaj merkatoj. Familio Bardi, kiu konstruigis la kapelon kun la arabaj skribaĵoj de Duccio en la dominikana baziliko Santa Maria Novella, estis povaj florencaj bankistoj tre aktivaj en tiu komerco. Ilia altranga dungito Francesco Balducci Pergolotti verkis PRATICA DELLA MERCATURA (Komerca praktiko, ĉirkaǔ 1335), la plej gravan libron pri la trafikoj de Italio al Mongola Tabrizo tra la portoj de Kilikio dum la mezepoko kaj la renesanco. Tiuj rilatoj naskigis grandan itereson pri la orientaj lingvoj en tuta Eǔropo. La unuaj instruistoj de orientaj lingvoj en universitatoj kiel la itala Bolonjo, sed ankaǔ en Parizo kaj Salamanca, estis judaj kaj armenaj membroj de tradicie komercaj familioj alkutimiĝintaj al la vivo en socioj kun pluraj etnoj, religioj kaj lingvoj. Kaj estas konate, ke kelkaj italoj eĉ rekte sendis siajn filojn al la mongolaj kortegoj  por lingvolernado.  

5) “Anunciacio” de Beato Angelico

6) “Majesto” de Beato Angelico

Misiistaj raportoj pri la mirindaj koloroj, tapiŝoj kaj vestoj de la Silka Vojo certe alvenis al pentristo Beato Angelico (ĉirkaǔ 1387-1455), kiu estis dominikana monaĥo en Fiesole ĉe Florenco. Pro sia unua laboro kiel iluministo, li verŝajne ankaǔ konis la verkojn de Toros Roslin de Kilikio (ĉ. 1210-1270) kaj silkaj vestoj je delikate vivaj koloroj simile ornamas la elegantajn anĝelojn de liaj Majestoj kaj Anunciacioj. Sed la influo de la Silka Vojo kaj de la ekonomia revolucio, kiun ĝi kuntrenis en Italio, videblas ankaǔ ekster religiaj pentraĵoj. Unu el la dancantaj knabinoj en la fronto de la alegoria fresko LA BONA REGADO (1338-39) de Ambrogio Lorenzetti (1290-1348) en la Publika Palaco de Sieno suhavas vestaĵon kovritan per geometria motivo de etaj trapezoj, kiu jam videblis en antaǔaj armenaj iluminacioj.  En la okuloj de la tiamaj spektantoj, la Silka Voja komerco estis, do, grava parto de la ekonomia strukturo de bone regata urbo, vigla en siaj aktivaĵoj kaj metioj kiel bele ordigita en sia ĝenerala aspekto. La orientlingvaj skribaĵoj en la verkoj de toskanaj artistoj koncize montras al ni tiun sintenon.

7) Dancantaj knabinoj el “La bona regado” de Ambrogio Lorenzetti

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree