Xi Jinping intervidiĝis kun eksa prezidento de Filipinoj
Pluveta Publikigita: 2023-07-17 20:32:40

Posttagmeze de la 17a de julio en ŝtata gastejo Diaoyutai, Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Rodrigo Duterte, la eksa prezidento de Filipinoj.

Xi Jinping montris, ke kiam Duterte estis prezidento de Filipinoj, kun la sinteno de respondeco al la popolo kaj historio, li decideme faris strategian elekton por plibonigi la rilatojn kun Ĉinio, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj povis reveni al la ĝusta vojo kaj vigle disvolviĝi. Li faris gravajn kontribuojn al la amikaj interŝanĝoj inter la du landoj. Kaj Ĉinio kaj Filipinoj estas evoluantaj landoj en Azio. La disvolvado de la du landoj radikas en bonnajbara kaj amika ĉirkaŭa medio kaj en la azia familio de kungajna kunlaboro. Ĉinio sekvas la koncepton de najbara diplomatio bazita sur amikeco, sincereco, reciproka profito kaj inkluziveco, kaj ĉiam insistas konstrui amikecon kaj partnerecon kun siaj najbaroj. Ĉinio ĉiam donas gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj kaj volas kunlabori kun Filipinoj por antaŭenigi la stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Xi esperas, ke Duterte daŭre ludos gravan rolon en la amika kunlaboro inter la du landoj.

Duterte esprimis sian dankemon al Ĉinio pro ĝia valora subteno al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Filipinoj, precipe pro ĝia malavara helpo en la batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio. La disvolviĝo de amikaj rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio konformas al la interesoj de la du popoloj kaj ankaŭ estas la deziro de la plimulto de la filipina popolo. Duterte pretas daŭre ludi rolon por antaŭenigi la amikecon inter Filipinoj kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree