Xi Jinping interparolis kun alĝeria prezidento Tebboune
CMG Publikigita: 2023-07-18 20:20:04

Posttagmeze de la 18a de julio ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis en la Popola Granda Halo kun la alĝeria prezidento Abdelmadjid Tebboune, faranta ŝtatan viziton en Ĉinio.

Xi diris, ke ĉi-jare estas la 65a datreveno de la fondo de la ĉina-alĝeriaj diplomatiaj rilatoj. Antaŭ 65 jaroj, la protesto kontraŭ imperiismo kaj koloniismo kaj la komuna afero, strebi al naciaj sendependigo kaj liberigo, igis niajn du landojn iri kune. Dum la 65 jaroj Ĉinio kaj Alĝerio ĉiam kunvivis ĉu feliĉe ĉu malfeliĉe, komprenis kaj subtenis unu la alian, kaj ili estis sinceraj kaj naturaj kompanoj serĉantaj komunan disvolviĝon kaj nacian prosperiĝon. Ĉinio nun ĉiuflanke antaŭenigas grandan progreson de la ĉina nacio per ĉina modernigo, dum Alĝerio klopodas por konstrui “novan Alĝerion”. Ĉinio volas, kune kun Alĝerio, fari, ke la dulanda tradicia amikeco estu elvolvata, kaj ke la ĉina-alĝeria plena strategia partnereco havu pli grandan evoluigon.

Tebboune rimarkigis, ke Ĉinio estas plej grava amiko kaj kompano de Alĝerio, kiu dankas Ĉinion pro ĝia longtempa helpo al Alĝerio en diversaj manieroj, kiu firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri Tajvano, Xinjiang, kaj aliaj kernaj interesoj, la iniciatojn proponitajn de Ĉinio pri tutmonda disvolviĝo, tutmonda sekureco kaj tutmonda civilizacio, aktive partoprenas en la konstruado de “Zono kaj Vojo”, pliprofundigas la dulandajn rilatojn, kaj finfine penas, ke Alĝerio atingu siajn celojn en la naciaj ekonomio kaj socio.

Post la interparolado la du ŝtatestroj ĉeestis al la subskriba ceremonio de duflankaj dokumentoj por kunlaboro en agrikulturo, trafiko, teknologio, telekomunikado, daŭripova urbanizado, komerco, spacoflugo, energio, edukado, sporto ktp.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree