Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por antaŭenigi la konstruadon de bela Ĉinio en ĉiuj aspektoj kaj akceli modernigon de harmonio de la homo kun la naturo.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en Nacia Konferenco pri Ekologia Mediprotekto, okazinta de lundo ĝis mardo.