La 16an de julio usona mediato CNN raportis, ke la fido de usonanoj pri usona supera edukado falis al la plej malalta nivelo de la historio. La artikolo diris, ke estas pli kaj pli alta la lernokotizo de usonaj universitatoj. Laŭ statistiko de neprofitcela organizo Education Data Initiative, ekster la influo de inflacio, universitata lernokotizo altiĝis je 747.8% ekde 1963, multe superante salajrokreskon. Grava kialo de la pliiĝo de lernokotizoj estas tio, ke ekde la 1970-aj jaroj, la malegaleco de enspezoj en Usono signife intensiĝis, kaj nun la interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj estas multe pli larĝa. Plej bonaj universitatoj daŭre elspezas pli multon por luksaj servoj al studentoj el riĉaj familioj. Tiaj elspezoj estas pli multaj ol tiuj por instruistoj.