Ĉinio tenas la pozicion de tutmonde kreska motoro
CMG Publikigita: 2023-07-18 15:52:24

La kompanio Siemens aldonis la investon de fiksaj aktivoj kun 1,1 miliardoj da juanoj, en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, konstrui intelektan fabrikobazon de industriaj aŭtomataj produktaĵoj; la programo de la sesageneraciaj baterioj por BMW, totale investita per 10 miliardoj da juanoj, estis komplete komencita en Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio; la usona vakcina produktanto Moderna subskribis memorandon por investo en Ĉinio, estante preta esplori, fabriki kaj vendi la medikamentojn mRNA en Ĉinio… Ĉi-jare, fremdaj komercistoj foje kaj refoje pligrandigis siajn investojn en Ĉinio.

Ilian fidon plue konfirmis la naciaj ekonomiaj donaĵoj de la unua duono de 2023, kiujn eldonis ĉinaj aŭtoritatoj. Laŭstatistike, la ĉina malneta enlanda produkto de la antaŭa duonjaro en 2023 estis 59 303,4 miliardoj da juanoj, kaj do ĝi kreskis je 5,5% ol tiu en la sama periodo de 2022. Tiu kreska rapido estas pli granda ol en ĉefaj ekonomioj. Ĉinio ade estas la motoro de la tutmonda ekonomia kresko.

Aktuale, “Ĉinio liveras gravan apogon por la produkta ĉeno kaj la proviza ĉeno en la tuta mondo”, kaj tio fariĝas la komuna kono de tre multaj internaciaj personoj. En la unua duono de la kuranta jaro la totala valoro de importo kaj eksporto de ĉina varkomerco atingis 20,1 duilionojn da juanoj, kaj do ĝia kresko estas 2,1%. Tiu akiro estas tre malfacila sur la fono, kie la internacia bezono grandmezure malfortiĝas.

En la ekspozicio por elektronikaj konsumaĵoj, okazinta en 2023 en  San-Paŭlo, la ĉinaj intelektaj produktaĵoj estis popularaj en la latinamerika merkato kaj gvidis la disvolvan fluon de industrioj. Estis brazila spektanto, kiu diris, ke ĉinaj kompanioj nun posedas tre fidindajn teknologiojn kaj varojn, kaj en lia hejmo uziĝas bala-maŝino fabrikita en Ĉinio.

Fremda amasinformilo indikis, ke The Wall Street estas atendanta, ke Ĉinio en la resto de ĉi tiu jaro “tenu la pozicion de tutmonde kreska motoro”. Nuntempe, la sinteno de la ĉinaj aŭtoritatoj estas klara: pluigi kreskon, stabiligi dungadon kaj antaŭgardi kontraŭ krizoj. Malgraŭ tio, ke la ekstera medio estas pli kaj pli kompleksa, kaj ke la enlanda ekonomio ankaŭ alfrontas premojn, la ĉina ekonomio, el la longtempa punkto, tamen ankoraŭ estas fundamente bona. Jen kial la internacia komunumo vaste rekonas, ke “investi en Ĉinio estas ja investi en la estonteco.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree