Wang Yi intervidiĝis kun John Kerry
Pluveta Publikigita: 2023-07-18 16:15:12

La 18an de julio en Pekino Wang Yi, membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub Centra Komitato de la KPĈ, intervidiĝis kun John Kerry, speciala sendito de usona prezidento pri klimata ŝanĝiĝo.

Wang Yi diris, ke la mondo bezonas stabilajn ĉina-usonajn rilatojn. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden faris renkontiĝis renkontiĝon en la lasta novembro en Balio, Indonezio, kaj atingis gravajn komunajn ideojnkonojn. La du flankoj devas efektivigi la komunajn ideojn konojn kaj kune forigi ĝenon, por ke la ĉina-usonaj rilatoj revenu al sane disvolviĝa vojo.

Kerry diris, ke Usono alte taksas atentas stabiligi la usona-ĉinajn rilatojn kaj esperas, kune kun Ĉinio, antaŭenpuŝi pliboniĝon de la dulandaj rilatoj kaj profitigi la mondon. Usono ĉiam persistas en la principo de unu Ĉinio, volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, bone solvi la diverĝojn inter la du landoj kaj kune respondi al la klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj defioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree