Laŭ la informo de la Ĉina Homporta Spacinĝenieria Oficejo, ekde la 30a de majo de 2023 laŭ la pekina tempo, kiam la astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-16 eniris en la kombinaĵon de la spacostacio, ili jam laboris 51 tagojn sur la orbito, do preskaŭ unu triono forpasis por la kvin monatoj, dum kiuj ili faras spacan vojaĝon por scienca esplorado. La taskoj pri sciencaj eksperimentoj en la spaco evoluas stabile kaj rimarkinde, kaj la elkajutiĝa agado baldaŭ okazos en iu oportuna momento.