Wang Yi intervidiĝis kun Henry Kissinger
Pluveta Publikigita: 2023-07-19 20:31:47

La 19an de julio en Pekino Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, intervidiĝis kun eksa usona ŝtata sekretario Henry Kissinger.

Wang Yi esprimis, ke la politiko de Ĉinio al Usono tenas altgradan kontinuecon kaj fundamente sekvas la principojn de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro proponitajn de prezidanto Xi Jinping. La disvolviĝo de Ĉinio havas fortan internan movforton kaj necesan historian logikon. Ne eblas provi transformi Ĉinion, por ne paroli retenado de Ĉinio.

Wang Yi emfazis, ke unu Ĉinio estas la plej fundamenta principo de la tajvana demando. "Tajvana sendependiĝo" estas nekongrua kun paco trans la Tajvana Markolo. La principo de unu Ĉinio prezentita en la "Ŝanhaja Komunikaĵo" devas esti strikte respektata.

Kissinger diris, ke teni stabilajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio rilatas al la mondaj paco, stabileco kaj homara bonfarto. Kiom ajn malfacile estas, ambaŭ flankoj devas kiel egaluloj trakti unu la alian kaj konservi kontakton inter si.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree