Usona Duonkonduktanta Asocio kritikis subpremadon kontraŭ ĉinaj blatoj
Pluveta Publikigita: 2023-07-19 14:03:48

La 17an de julio Usona Duonkonduktanta Asocio publikigis deklaron en sia oficiala retejo, kritikante la rimedojn de la usona registaro por subpremi Ĉinion. La deklaro diris, ke la "tro larĝaj, ambiguaj, kaj foje unuflankaj restriktoj pri blatvendado al Ĉinio, kiujn ripete adoptis la usona registaro, povus malfortigi la konkurencivon de la usona duonkonduktanta industrio, interrompi provizoĉenojn, krei gravan merkatan necertecon kaj kaŭzi daŭran "venĝan agon" de Ĉinio. La deklaro urĝis la usonan registaron "deteni sin de pliaj limigoj, ĝis ke la industrio kaj koncernaj specialistoj amplekse kontaktiĝos por fari taksadon de la efiko de nunaj kaj plenumeblaj limigoj ."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree