Xi Jinping kaj Sihamoni adresis gratulmesaĝon unu al la alia por la 65-datreveno de la ĉina-kamboĝaj diplomatiaj rilatoj
CMG Publikigita: 2023-07-19 17:44:07

La 19an de julio, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni adresis gratulmesaĝon unu al la alia por la 65a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo.

Xi diris, ke dum la 65 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo eltenis la provojn de internacia ŝanĝiĝo kaj estis des pli firmaj kun la tempo. Komence de la kuranta jaro ili ambaŭ intime renkontiĝis en Pekino kaj multfoje sendis mesaĝojn al si reciproke, por kune konduki la konstruadon de la ĉina-kamboĝa sortkomunumo al la nova epoko altkvalita, altnivela kaj altnorma. La ĉina-kamboĝa kunlabora framo “diamanta seslatero” ĉiam estis pli profundigita, la konstruado por “koridoro de industria evoluigo” kaj “koridoro de fiŝoj kaj rizo” akiris pozitivan progreson, kaj la festaj aktivadoj por la 65a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj por la ĉina-kamboĝa amikeca jaro estis okazigitaj vigle kaj vive. Xi emfazis, ke li alte atentas disvolvi rilatojn kun Kamboĝo kaj volas, kune kun la reĝo Sihamoni, klopodi, por ke el la amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo fruktu pli multe, kaj la dulandaj popoloj havu solidajn interesojn. 

Sihamoni diris, ke la tradicia amikeco inter Kamboĝo kaj Ĉinio fluas de longe. La du landoj, surbaze de altgrada interfido kaj komunaj interesoj, starigis al si plenampleksan strategian kunlaboran partnerecon kaj, por formi la sortkomunumon, igis la amikecon pli fidela. Kamboĝo volontas kun Ĉinio intensigi kunlaboron en diversaj kampoj, fari feliĉon por la du landoj kaj iliaj popoloj, kaj akceli la pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono kaj la mondo.

Samtage, la ĉina ĉefministro Li Qiang kaj la kamboĝa ĉefministro Hun Sen adresis gratulmesaĝon unu al la alia por la 65a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Kaj ili esprimis la volon plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj kune antaŭenigi la konstruadon de la dulanda sortkomunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree