Xi Jinping renkontiĝis kun Kissinger: Ni ne forgesos niajn malnovajn amikojn
CMG Publikigita: 2023-07-20 16:30:16

La 20an de julio, en la ŝtata hotelo Diaoyutai en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Henry Kissinger, la eksa usona ŝtatsekretario.

Xi diris, ke la doktoro Kissinger ĵus festis sian centjaran datrevenon de naskiĝo, kaj li vizitis Ĉinion jam pli ol cent fojojn. Tiuj ĉi du “centoj”, se ilin oni adicias, igas lian viziton al Ĉinio havi pli specifan signifon. Antaŭ kvindek du jaroj Ĉinio kaj Usono restis en momento de grava turno, kiam la prezidanto Mao Zedong, ĉefministro Zhou Enlai, prezidento Nixon kaj doktoro Kissinger mem, kiuj havis transcendan strategian rigardon, faris ĝustan elekton de ĉina-usona kunlaborado, malfermante normaligan procezon por la rilatoj inter la du landoj, kaj tio estis bona ne nur por Ĉinio sed ankaŭ por Usono, kaj samtempe ŝanĝis la mondon. Ni ĉinoj estas fidelaj kaj ne forgesos niajn malnovajn amikojn, nek la sinjoron Kissinger, kiu faris historian kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj por la amikeco inter la popoloj ĉina kaj usona.

Kissinger diris: “Sinjoro Prezidanto, mi havas honoron refoje viziti Ĉinion. Mi tre dankas pro tio, ke la ĉina flanko aranĝas la renkontiĝon tie en la domo numero kvin de la ŝtata hotelo Diaoyutai, kie mi unuafoje estis kun ĉinaj gvidantoj. La rilatoj inter la du landoj koncernas la mondan pacon kaj progreson de la homara socio.”

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree