Ĉinio sukcese lanĉis portoraketon Kuaizhou-1A por sendi kvar novajn satelitojn en la spacon de la Satelita Lanĉo-Centro de Jiuquan en nordokcidenta Ĉinio je 11:20 (pekina tempo) en la 20a de julio.
La kvar satelitoj, apartenantaj al la meteologia konstelacio Tianmu-1, eniris la planitan orbiton.
Ili estos ĉefe uzataj por provizi komercajn meteologiajn datumservojn.