La 19an de julio usona mediato BBC raportis, ke sekureca departemento de San Diego, Kalifornio, diris, ke lunde iu 3-jara infano mispafmortigis sian 1-jaran fratinon hejme. Laŭ statistiko de popola organizo, ĝis la 15a de julio jam okazis 221 infanaj pafakcidentoj en Usono ĉi-jare. Tiuj pafadoj jam kaŭzis morton de 78 homoj kaj vundiĝon de 151.