Kial Usono bezonas la Kissinger-eskan diplomatian saĝon?
CMG Publikigita: 2023-07-21 16:46:27

La 20an de julio, en la domo numero kvin de la ŝtata hotelo Diaoyutai, Pekino akceptis neordinaran gaston.

En tiu tago, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping tie renkontiĝis kun Henry Kissinger, la eksa usona ŝtatsekretario. Xi nomis tiun centjarulon “malnova amiko”, admirante, ke li faris historian kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj por la amikeco inter la du popoloj. Kissinger diris, ke la dulandaj rilatoj estas ege gravaj por la paco kaj prospero de ambaŭ ŝtatoj kaj la mondo, kaj ke li volas fari penadon por pliigi la interkompreniĝon de la dulandaj popoloj.

Kvindek du jarojn antaŭe, same en julio kaj same en la loko, Kissinger, kiel tiama asistanto pri ŝtataj sekurecaj aferoj kaj speciala sendito de la usona prezidento Nixon, renkontiĝis kun ĉinaj gvidantoj el la malnova generacio, kio malfermis la normaligan procezon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Tio estas rigradata kiel grava momento de lia diplomatia kariero. Ĝis nun li vizitis Ĉinion pli ol cent fojojn. Malgraŭ sia aĝo de cent jaroj, li ankoraŭ aktivas en la sfero de la ĉina-usona diplomatio, por antaŭenigi la komunikadon kaj dialogadon inter Ĉinio kaj Usono. Tiuj ĉi “du centoj” jam sufiĉas, por ke li gajnu la respekton de la mondo.

En la usona politika komunumo Kissinger estas reprezentanto de la pledo por kontaktiĝi kaj dialogi kun Ĉinio kaj praktikema forto por konvene trakti malkonkordojn. Tiu forto povas prilabori politikojn pri Ĉinio, ĝenerale raciajn, konstruemajn kaj vere utilajn al la interesoj de la du ŝtatoj. Fakte, kiam la voĉo de Vaŝingtono por kunlaboro kun Ĉinio estas pli laŭta, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono evoluas ĝenerale glate; kiam male, ilin frapas ondoj kun ventego.

Hodiaŭ post kvindek du jaroj, kvankam la internacia situacio ŝanĝiĝis kaj la fortoj inter Ĉinio kaj Usono ankaŭ aliiĝis, tamen ne ŝanĝiĝis la logiko: la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas utila al la paco kaj stabileco de la mondo, kaj la altgarda kontinueco de ĉinaj politikoj pri Usono estas favora al la du landoj. La ĉina ŝtatprezidanto Xi multfoje indikis, ke por irigi la ĉina-usonan rilatecon antaŭen, necesas sekvi la tri principojn: reciproka respekto, paca kunekzistado, kaj kungajno en kunlaboro.

Dum la kvindek du jaroj Ĉinio kaj Usono, surbaze de kunlaborado, plenumis gravajn aferojn, unu post alia, kiuj estis bonaj por la du landoj kaj la mondo. Hodiaŭ, la usona decidtavolo bezonas serĉi respondojn el la historio: kiel efektive rigardi Ĉinion, kiel kunesti kun Ĉinio, kaj kiel konformi al la ŝtataj interesoj de Usono? La estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono dependas de hodiaŭa elekto. Por solvi tiun ĉi “demandon” Usono bezonas la Kissinger-eskan diplomatian saĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree