Usona mediato: Usonanoj ne kredas Federacian Buroon de Enketado
Pluveta Publikigita: 2023-07-21 18:43:00

La 19an de julio usona ĵurnalo The Wall Street Journal publikigis raporton dirante, ke usonanoj jam ne kredas kaj subtenas la Federacian Buroon de Enketado. La raporto diris, ke al la Federacia Buroo de Enketado, kiel usona ĉefa leĝplenuma departemento, mankas fidindeco, kiun ĝi devus havi. La usonanoj opinias, ke la kresko de urbaj krimadoj, okazaj mortigadoj kaj senhejmuloj estas rekta rezulto kaŭzita de la malsukcesa leĝplenumado kaj administrado de la buroo. Samtempe kun tio, ekde la regperiodo de la registaro de Donald Trump la Federacia Buroo de Enketado havas politikigan tendencon kaj fariĝas armilo de la reganta partio por ataki la oponantojn. La raporto citis iun opinisondon en decembro de 2022 montrante, ke 37% de la usona publiko havas pozitivan sintenon al la Federacia Buroo de Enketado, malpliiĝinte je 15% ol tiu en 2018.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree