Ĉina prezidanto Xi Jinping kuraĝigis akademianojn kaj fakulojn kuntreni pli da sciencaj kaj teknologiaj laborantoj por subteni kaj partopreni en la afero de scienca popularigo kaj plialtigi la sciencan klerecon en Ĉinio.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn ĵaŭde en letero, respondante al akademianoj kaj fakuloj, kiuj partoprenis en la prelegvojaĝo "Scienco kaj Ĉinio".