Dum la oficiala vizito de Alĝeria prezidento Abdelmadjid Tebboune al Ĉinio, Ĉina Komunikila Grupo faris intervjuon al li. Tebboune diris, ke Ĉinio donis helpon al Alĝerio en la plej malfacila momento, kaj negrave kiajn malfacilaĵojn ili spertis, la amikeco inter la du landoj neniam ŝanĝiĝis. Li admiris la pozitivan rolon de Ĉinio en la plibonigo de la rilatoj inter arabaj landoj kaj Irano, kaj opiniis, ke interpopola amikeco estas la plej bona afero en la mondo. Li malakceptas ajnan formon de hegemonio kaj insistas ke la lando devus disvolviĝi sendepende. Li atendas, ke Alĝerio aliĝos al la kunlabora mekanismo de BRICS kaj pene laboros por konstrui pli bonan, pli justan mondon.