Daŭrigu nigraolean legendon sur geologia miraklo de centmilionoj da jaroj
Mirinda Publikigita: 2023-07-22 22:43:24

La Nigraolea Monto situas en la urbo Karamay, Xinjiang. Tie nafto senĉese bobelas el la tero kaj formiĝas tie asfalta monteto. Antaŭ pli ol 60 jaroj ĝuste pro tiu mirakla geologia fenomeno, estis finfine trovita kaj ekspluatita la petrolkampo de Karamay, kiu estis konstruita kiel urbo pro petrolo kaj en la ujgura lingvo signifas “nigraoleon”. 

Nun la Nigraolea Monto estas unika geologia miraklo kun aperinta kruda petrolo kaj la ununura parko kun temo de petroloekspluatado de Ĉinio. Karamay per peniga laboro de generacio al generacio disvolviĝis de gobio al ununura moderna urbo nomumita kun petrolo. En 2022 la loka produktvaloro de Karamay estis 118,8 miliardoj da juanoj kaj la ekonomia sumo refoje kreis rekordon. La pohoma enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj estis 37 420 juanoj, okupante la unuan lokon en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree