Iraka prezidento kondamnis insultojn al religiaj libroj
Ema Publikigita: 2023-07-23 17:55:37

Iraka prezidento sabate publikigis deklaron kondamnante insultojn al religiaj libroj kaj alvokante internaciajn organizojn kaj okcidentajn registarojn ĉesigi ajnajn praktikojn kiuj instigas kaj disvastigas malamon. Posttagmeze tiutage, nova raŭndo de manifestacioj eksplodis en multaj lokoj en Irako. En la ĉefurbo Bagdado, centoj da civitanoj kolektiĝis en la urbocentro por protesti kontraŭ la lastatempa forbruligo de religiaj libroj en Svedio kaj Danio.

Iraka ĉefministro Mohamed Shia al-Sudani ĵaŭde anoncis la elpelon de la sveda ambasadoro al Irako kaj la retiron de la iraka provizora aferŝarĝito en Stokholmo, Svedio. La proparolanto de la iraka Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj sabate konfirmis, ke laŭ la instrukcioj de ĉefministro Sudani, la iraka provizora aferŝarĝito en Stokholmo jam forlasis Svedion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree