Wang Yi: Ĉinio pretas kunlabori kun Kenjo por atingi komunan disvolviĝon
Lucia Publikigita: 2023-07-23 21:28:58

Sabate Wang Yi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, interparolis kun Alfred Mutua, kabineta sekretario pri Eksterlandaj kaj Diasporaj Aferoj de Kenjo. 

Dum la renkontiĝo, Wang laŭdis la fruktodonajn rezultojn, kiujn Ĉinio kaj Kenjo atingis en duflanka kunlaboro.

Wang diris, ke kiel ampleksa strategia kunlabora partnero de Kenjo, Ĉinio konservis stabilan kaj konsekvencan politikon al la orientafrika lando. Kaj li aldonis, ke Ĉinio ĉiam aliĝas al la principoj de egaleco kaj reciproka fido.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio firme subtenas Kenjon por protekti siajn naciajn suverenecon kaj sendependecon kaj sekvi disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj.

Mutua diris, ke la kenja-ĉina amikeco ne estas elekto de oportuneco, sed longtempa strategia elekto, kiu donos reciprokan profiton kaj gajnajn rezultojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree