Sabate la ĉina granda pando Meixiang loĝanta en la Usona Nacia Zoo de Vaŝingtono festis sian 25an naskiĝtagon. La zoo preparis naskiĝtagan kukon por festi ĝian naskiĝtagon.
Tiutage centoj da turistoj alvenis al la zoo por festi la naskiĝtagon de Meixiang. Iu turisto diris, ke li unuafoje vidis grandan pandon ĉi tie antaŭ 20 jaroj, kaj de tiam fariĝis amanto de grandaj pandoj. Grandaj pandoj loĝantaj en Usono reprezentas la kunlaboron inter Usono kaj Ĉinio pri protektado de bestoj, kaj ankaŭ reprezentas la amikecon inter la du landoj.