Ĉinio kaj Kenjo konsentas profundigi kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo
Lucia Publikigita: 2023-07-23 21:23:18

Wang Yi sabate renkontiĝis kun kenja prezidento William Ruto en Najrobo, kaj ambaŭ flankoj promesis profundigi kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo.

Wang, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), rimarkigis, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 60 jaroj, Ĉinio kaj Kenjo egale traktas unu la alian, subtenas unu la alian kaj kune klopodas por revigligo.

Wang, kiu ankaŭ estas membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la du landoj fariĝis bonaj amikoj dividantaj politikan reciprokan konfidon kaj bonaj partneroj engaĝiĝantaj en kungajna kunlaboro.

Prezidanto Ruto diris, ke la kenja-ĉinaj rilatoj glate disvolviĝas ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 60 jaroj, kaj la plifortigo de amika kunlaboro kun Ĉinio fariĝis konsento kunhavita de ĉiuj sektoroj en la lando.

Ruto alte laŭdis la klopodojn de Ĉinio por kreskigi rilatojn kun Kenjo surbaze de la principo de reciproka respekto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree