Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Irano kaj Turkio faris telefonan interparolon
Ema Publikigita: 2023-07-23 17:52:22

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdollahian sabate interparolis kun sia turka paralelulo Hakan Fidan per telefono. La ambaŭ flankoj forte kondamnis la lastatempan forbruligon de religiaj libroj en Svedio kaj Danio. Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri duflankaj kaj regionaj situacioj.

Abdollahian diris, ke Irano kaj Turkio estas amikaj landoj kun strategiaj rilatoj. Li invitis la turkan ministron pri eksterlandaj aferoj viziti Iranon kaj anoncis, ke la du landoj preparos komunan ekonomian konsilian kunvenon en Teherano.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Hakan Fidan, dankante pro la invito, anoncis, ke li vizitos Iranon baldaŭ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree