Ni estas kaj medicinistoj kaj senditoj
Ĝoja Publikigita: 2023-07-24 07:39:48

La 1-a de julio, sabate, serena

Mi nomiĝas Cao Lijun, estas kuracisto de sekcio por urĝaj malsanoj de Qilu-hospitalo de Shandong-Universitato, kaj estro de ĉina kuraca teamo helpanta Kiribaton. Hodiaŭ estas mia 191-a tago en Kiribato.

La ĉina kuraca teamo ekveturis la 17-an de decembro de 2022 kaj atingis la foran pacifikan insullandon Kiribaton kvin tagojn poste. Kiribato situas en la plej profunda parto de Pacifiko kaj estas agnoskita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) unu el la plej malevoluintaj landoj.

La 15-an de februaro, ni ricevis konsiliĝan peton de la kiribata flanko transigitan de la ĉina ambasadorejo. La malsanulo faris grandan kontribuon al restarigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kiribato. Li estis malsanulo en la lasta stadio de hepatkancero kaj samtempe suferis akutan pulman embolozon, tiam lia stato estis ege danĝera kaj kriza. Ricevinte la konsiliĝan peton, mi tuj raportis al Prisana Komisiono de Shandong-provinco, ankaŭ kunvokis ĉiujn teamanojn por taksi la staton de la malsanulo. Ricevinte mian raporton, la Prisana Komisiono de Shandong-provinco rapide kunaranĝis Qilu-hospitalon de Shandong-Universitato kaj establis fakulan teamon por grandadistanca konsiliĝo. Malgraŭ limigaj dokumentoj de la kazo, posttagmeze de la 16-a de februaro glate funkciis grandadistanca konsiliĝo de kuracistoj, poste ni transdonis la konsilon al la kiribata flanko. En la sekva tago, la edzino de la malsanulo sendis mesaĝon al ni, transigante elkoran dankon al ĉinaj kuracistoj.

Pro la longadistanca konsiliĝo de kuracistoj, mi sentas min ne sola, kvankam mi troviĝas for de la hejmo. Samtempe mi profunde sentas, ke en kuracado helpantaj alilandajn homojn, ni estas kaj kuracistoj kaj senditoj. Tial ni devas liveri altkvalitan kuracadon, des pli kontribui energion por solidigi amikecon inter Ĉinio kaj Kiribato. Ni, "diplomato en blanka kitelo", nin ŝarĝas pri honora misio kaj grava respondeco!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree