La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis simpozion kun nekomunistaj eminentuloj por serĉi opiniojn kaj sugestojn pri la nuna ekonomia situacio kaj ekonomia laboro de la lando en la dua duono de la jaro.
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la simpozion kaj faris gravan paroladon en la 21a de julio.
Xi diris, ke por fari la ekonomian laboron bona en la dua duono de la jaro, la ĝenerala principo fari progreson dum certigo de stabileco devas esti plu sekvata.
Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por plene kaj fidele apliki la novan disvolvan filozofion sur ĉiuj frontoj, akceli la starigon de nova reĝimo de disvolvado, amplekse profundigi reformon kaj malfermon, intensigi makroreguligon, grandigi enlandan postuladon kaj preni antaŭzorgojn kontraŭ riskoj.