La kompanio Tesla diris, ke ĝia gigafabriko en Ŝanhajo komencis eksporti la aŭtomobilan modelon, Modelon Y (malantaŭrada pelado), al Sud-Koreio, markante la unuan fojon, ke Tesla-veturiloj fabrikitaj en Ĉinio eniris la merkaton de Sud-Koreio.
Antaŭe, Tesla-veturiloj eksportitaj al Sud-Koreio estis produktitaj en ĝia Fremont-fabriko en Usono.
Krome, la ŝanhaja fabriko eksportis veturilojn al Tajlando unuafoje en la komenco de ĉi tiu jaro.