Gvidantaro de KPĈ planas prioritatojn por ekonomia disvolviĝo de Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-07-24 21:20:29

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde okazigis kunvenon por analizi la nunan ekonomian situacion kaj fari aranĝojn pri ekonomia laboro en la dua duono de la jaro.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

La kunveno alvokis precizan kaj fortan efektivigon de makroekonomia reguligo, plifortigon de kontraŭcikla reguligo kaj disponigon de pli da politikaj opcioj.

La kunveno diris, ke nun la ĉina ekonomio alfrontas novajn malfacilojn kaj defiojn, kiuj rezultas de nesufiĉa enlanda postulado, malfaciloj en la funkciado de iuj entreprenoj, riskoj kaj kaŝitaj danĝeroj en ĉefaj kampoj, kaj ankaŭ kruela kaj kompleksa ekstera medio.

Ĝi diris, ke necesas persisti en iniciatema fiska politiko kaj prudenta monpolitiko, vastigi, optimumigi, plibonigi kaj certigi la efektivigon de redukto de impostoj kaj kotizoj, kaj plene ludigi la rolon de kvantaj kaj strukturaj monaj iloj.

Laŭ la kunveno, forta subteno estos donita al scienca kaj teknologia novigo, la reala ekonomio kaj disvolvado de miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree