Fortranĉi Ĉinion malutilas al blatfabrikantoj mem
Yu Publikigita: 2023-07-24 15:30:40

La 20an de julio, la usona novaĵ-agentejo Bloomberg News publikigis la artikolon "Blatfabrikantoj pravas, ke fortranĉi Ĉinion damaĝas ilin mem".

La artikolo diris, ke lastatempe en Vaŝingtono, altrangaj administrantoj de usonaj blatfabrikantoj persvadis la registaron de Joe Biden sin deteni de restriktoj de blat-negocoj inter usonaj kompanioj kaj Ĉinio. La avertoj de ĉi tiuj kompanioj estas ĝustaj: trudi pliajn limigojn al semikonduktaĵaj fabrikantoj vendantaj produktojn al Ĉinio neeviteble instigos Ĉinion fari reprezalion kaj streĉos rilatojn inter Usono kaj ĝiaj blat-produktaj aliancanoj. Pli malbone estas, ke ĉi tiuj limigoj povas malhelpi la propran longtempan celon de la registaro de Biden instigi al pli da blat-produktado en Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree