Studento de Mongolio Bayar: Per Zono kaj Vojo koroj de mongoloj kaj ĉinoj batas samritme
Ĝoja Publikigita: 2023-07-24 07:50:13

"Ĝenerale oni ne opinias laŭ mia aspekto, ke mi venas de Mongolio kaj estas fremda, krom ke mi prezentas min mongoliano." 

Frue en sia infanaĝo knabo de Mongolio Bayar lernis en Fangcaodi-a Internacia Lernejo, Pekino. Fininte sian elementan lernadon, li revenis sian patrion. Kaj poste li refoje venis al Pekino por universitata lernado. Nun Bayar estas studento de fako de internaciaj rilatoj de Tsinghua-Universitato. Li esperas, ke estonte li kontribuos propran energion al pli bela morgaŭo de la rilatoj inter Mongolio kaj Ĉinio.

Pasis kelkaj jaroj de lia forlaso de Pekino al refoja veno, Bayar miris pro ŝanĝiĝoj okazintaj en urba konstruado, vivaj cirkonstancoj ktp. en Ĉinio. Li aparte aplaŭdis vivoportunojn donitajn de diĝitiga disvolvo en Ĉinio. "Mi ege surpriziĝis pri ĉina cifereciga disvolvo, speciale pri pago per poŝtelefono. El la ĝeneraligo de poŝtelefona pago mi sentis grandan progreson de ĉina scienc-teknika disvolvo."

Ĉinio kaj Mongolio ligas unu la alian kun komunaj montoj kaj riveroj, kunekzistas najbare kun komuna estonteco, kaj la koroj de la dulandaj popoloj batas en la sama ritmo. Aparte dum la pandemio de KOVIM-19, ili helpis unu la alian, kune batalis kontraŭ la pandemio kaj skribis kortuŝan "kanton de veraj amikoj en malfeliĉo". Komence de la eksplodo de KOVIM-19 Mongolio donacis al Ĉinio 30 mil ŝafojn, esprimante sian subtenon al Ĉinio kontraŭ la pandemio. Poste Ĉinio liveris ĝustatempe vakcinojn al Mongolio, kio savis milojn da trezoraj vivoj de Mongolio. Bayar diris: "Kiel mongoliano, mi opinias, ke ĉio ĉi estas la rezulto de longtempa amikeco inter Mongolio kaj Ĉinio. Ĉe ŝlosila momento la du landoj prizorgas kaj helpas unu la alian, kaj tio bone enkorpigas la dulandan amikecon.”

Mongolio estas unu el la landoj, kiuj la plej frue subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo. En multaj kontinuaj jaroj, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero kaj investanto de Mongolio, kaj la du flankoj disvolvis multajn projektojn rilatajn al ligo de politikoj, komerca akcelado kaj ligo de ekipaĵoj kadre de Zono kaj Vojo, kiuj donis favoron al disvolvo de loka ekonomio kaj plibonigo de popola vivo. Bayar opiniis, ke komuna konstruado de Zono kaj Vojo estas la fundamenta ŝtono por malfermi novan ĉapitron de dulanda kunlaboro kaj donas oportunon kaj disvolvan perspektivon por la du landoj. Li diris: "Pro lia geografia avantaĝo, partopreno en komuna konstruado de Zono kaj Vojo donos al Mongolio pli da oportunoj pri ekonomia disvolvo. Samtempe, pluapaŝe multiĝos kulturaj interŝanĝoj inter Mongolio kaj Ĉinio, kaj tio estas tre grava por pliigi amikecon kaj interkomprenon inter la du popoloj."

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree